Diskusija z wužiwarjom:Byrial

Seiteninhalte werden in anderen Sprachen nicht unterstützt.
Z Wikipedije, swobodneje encyklopedije

Bonvenon en la suprasoraba vikipedio. Mi ĝojas, ke vi volas helpi al ni per via boto. - Ĉu vi eble povus helpi al mi traduki prijuĝan ŝablonon al la dana, norvega kaj aliaj lingvoj. Temas pri {{Rq}} kun kelkaj subŝablonoj. Jam ekzistas versio en la esperantolingva vikipedio: eo:Ŝablono:Rq. La originalo venis el la rusa vikipedio, sed la suprasoraba versio havas pliajn parametrojn, ekz. por povi pli facile organizi la prilaboradon de ĝermojn laŭ la fakaj scioj de la uzantoj, ekzistas parametroj kun la nomero "zarodk" (esperante ĝermo). Mi ege ĝojus, se vi helpus al mi. Kore --Tlustulimu 18:59, 21. jun 2007 (CEST)

Dankon. La dana kaj norvegaj vikipedioj jam havas diversajn ŝablonojn por indiki ke artikolo (aŭ alia paĝo) bezonas prilaboron. Mi ne neus ke via eble estas pli bone, sed mi ne nun volas komenci debaton pri ŝanĝoj ĉar mi nun estas plene okupita per robotlaboro. Mi klopodas enkonduki Byrialboton en ĉiuj vikipedioj kaj tio postulas multe da laboro. Kore salutas Byrial 12:38, 27. jun 2007 (CEST)

Saluton Byrial. Ekde kelkaj semajnoj jam ekzistas nova ŝablono metenda en la bot-uzantapaĝojn kun ligilo al la normala uzanto. La ŝablono nomiĝas {{Bot}}. Krome ekzistas variaĵo {{Bot z botowym statusom}} por bot-uzantoj, kiuj havas bot-statuson. La ŝablonoj informas, ke la koncerna uzanto estas bot de alia uzanto, sed ne ĝemelo. Kore --Tlustulimu 15:27, 1. awg 2007 (CEST)

Dankon pro informo. Mi metis la ŝablonon {{Bot z botowym statusom}} al la uzantopaĝo de Byrialbot. Byrial 12:32, 9. awg 2007 (CEST)
Z Wikipedije, swobodneje encyklopedije