Diskusija:Osetišćina

Seiteninhalte werden in anderen Sprachen nicht unterstützt.
Z Wikipedije, swobodneje encyklopedije
Nastawk Osetišćina je w tutej wersiji přełožk nastawka Oseta lingvo z Esperanto-Wikipedije, wersija wot 20. apryla 2008, 02:25 UTC. Lisćinu awtorow móžeš tu namakać.
Saluton. Vi petis ke mi traduku la supran parton de la tabelo. Jen estas la vortoj: monato, nova, patrino, fratino, nokto, nazo, tri, nigra, ruĝa, flava, verda, lupo. La listo por la lingvo aliaj krom la oseta estas el la rusa Vikipedio por la taĝika lingvo.
La lingvoj en la listo estas plej super la oseta, poste la persa, urdu, puŝtu (paŝto), taĝika, hinda, angla, germana, latina, franca, itala, hispana, kataluna, rumana, greka, litova, bulgara kaj rusa.
Esperanta fonto pri la oseta fakte forestas. Mi iom forlasis la version en Esperanta vikipedio, kaj pli detala neniam ekzistis. Bone ke vi povas ĉerpi ankaŭ de alilingvaj versioj. Amikeco 10:41, 25. jun 2009 (CEST)
Ha, pardonu, mi miskomprenis. La teksto antaŭ la tabelo estas jena:

La moderna oseta lingvo havas similecon kun la malnovaj iranaj lingvoj: la malnov-persa, la avesta, la sanskrita. Tio montras, ke prapatroj de osetoj frue deiris de la aliaj iranlingvaj popoloj.

Malgraŭ ke la oseta estas irana, ĝi ne tro similas la aliajn iranajn lingvojn. Osetoj ne komprenas, ekzemple, persan aŭ paŝtuan parolon. Samformaj restis numeraloj, kelkaj vortoj, dum gramatikaj kategorioj plejparte estas malsamaj.

Ekzemple, en la taĝika lingvo „alta monto“ estas кӯҳи баланд — substantivo antaŭ adjektivo, la substantivo estas markita per izafeto (finaĵo -i). En la oseta tiu sama vortkunmeto estos „бæрзонд хох“: la adjektivo ĉiam antaŭas substantivon, ilin ne ligas iuj specifaj finaĵoj. Tamen la kompara formo de adjektivoj preskaŭ koincidas: бæрзонддæр хох — кӯҳи баландтар „pli alta monto“.

Espereble nun mi faris, kion vi volis :) Amikeco 11:19, 25. jun 2009 (CEST)

Лексикæ абарынæн кæс мæнæ ахæм таблицæмæ:

Z Wikipedije, swobodneje encyklopedije